30 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba. 31 Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros. 32 Tamen, post mia relevigxo mi iros antaux vi en Galileon. 33 Sed Petro responde diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos pro vi, mi neniam ofendigxos. 34 Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke en cxi tiu nokto, antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 35 Petro diris al li:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris cxiuj discxiploj.