Jesus Anointed at Bethany

Matthew 26

6 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo, 7 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo. 8 Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante: 9 Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj. 10 Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi. 11 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas. 12 CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo. 13 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata cxi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion faris cxi tiu virino, estos priparolata, por memorajxo de sxi.

Next Book Next Book