The Lord Accepts Aaron's Offering

Leviticus 9

1 En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejagxulojn de Izrael. 2 Kaj li diris al Aaron:Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon. 3 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj sxafidon jaragxajn, sendifektajn, por brulofero, 4 kaj virbovon kaj virsxafon por pacofero, por fari oferon antaux la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; cxar hodiaux la Eternulo aperos antaux vi. 5 Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo. 6 Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo. 7 Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.

8 Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero. 9 Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro. 10 Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 11 Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.

12 Kaj li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe. 13 Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro. 14 Kaj li lavis la internajxojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.

15 Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj bucxis gxin kaj faris el gxi pekoferon kiel el la antauxa. 16 Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun gxi laux la reguloj. 17 Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.

18 Kaj li bucxis la bovon kaj la sxafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe; 19 kaj la sebojn de la bovo, kaj el la sxafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato. 20 Kaj ili metis la sebojn sur la brustajxojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro. 21 Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.

22 Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon. 23 Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo. 24 Kaj eliris fajro el antaux la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili gxoje ekkriis kaj falis vizagxaltere.

Next Book Next Book