Jesus Cleanses the Temple

Matthew 21

12 Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis cxiujn vendantojn kaj acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj, kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj; 13 kaj li diris al ili:Estas skribite:Mia domo estas nomata domo de pregxo; sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.

14 Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin. 15 Sed la cxefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindajxojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn:Hosana al la Filo de David, indignis,

16 kaj diris al li:CXu vi auxdas, kion cxi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili:Jes; cxu vi neniam legis:El la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi perfektigis lauxdon?

17 Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.

Next Book Next Book