The Rich Young Man

Matthew 19

16 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris:Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? 17 Li diris al li:Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn. 18 Li diris al li:Kiujn? Kaj Jesuo diris:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; 19 Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 20 La junulo diris al li:CXion tion mi observis; kio ankoraux mankas al mi? 21 Jesuo diris al li:Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedajxojn, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 22 Sed auxdinte tiun diron, la junulo foriris malgxoja, cxar li havis multajn posedajxojn.

23 Kaj Jesuo diris al siaj discxiploj:Vere mi diras al vi:Malfacile ricxulo eniros en la regnon de la cxielo. 24 Kaj cetere mi diras al vi:Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio. 25 Kiam la discxiploj tion auxdis, ili forte miregis, dirante:Kiu do povas esti savita? 26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili:CXe homoj tio estas neebla, sed cxe Dio cxio estas ebla. 27 Tiam Petro responde diris al li:Jen ni cxion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos? 28 Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael. 29 Kaj cxiu, kiu forlasis domojn aux fratojn aux fratinojn aux patron aux patrinon aux infanojn aux kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. 30 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

Next Book Next Book