Teaching About Divorce

Matthew 19

1 Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan; 2 kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.

3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:CXu estas permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo? 4 Kaj responde li diris:CXu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, 5 kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? 6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 7 Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin? 8 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. 9 Sed mi diras al vi:Kiu forsendos sian edzinon krom pro malcxasteco, kaj edzigxos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edzigxas kun la forsenditino, tiu adultas.

10 La discxiploj diris al li:Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edzigxi. 11 Sed li diris al ili:Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita. 12 CXar estas euxnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas euxnukoj, kiuj estis euxnukigitaj de homoj; kaj estas euxnukoj, kiuj euxnukigis sin pro la regno de la cxielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.

Next Book Next Book