Who Is the Greatest?

Matthew 18

1 En tiu horo la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la cxielo? 2 Kaj alvokinte al si infanon, li starigis gxin meze de ili, 3 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo. 4 Kiu do humiligos sin, kiel cxi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la cxielo.

5 Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min; 6 sed kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.

Next Book Next Book