The Faith of a Canaanite Woman

Matthew 15

21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. 22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. 23 Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni. 24 Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael. 25 Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min. 26 Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj. 27 Sed sxi diris:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. 28 Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

Next Book Next Book