The Death of John the Baptist

Matthew 14

1 En tiu tempo la tetrarhxo Herodo auxdis la famon pri Jesuo, 2 kaj diris al siaj servantoj:Tiu estas Johano, la Baptisto; li levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li. 3 CXar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. 4 CXar Johano diris al li:Ne decas, ke vi havu sxin. 5 Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto. 6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo. 7 Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos. 8 Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi cxi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 9 Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin; 10 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. 11 Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino. 12 Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

Next Book Next Book