47 Plue, la regno de la cxielo similas al reto, kiu estis jxetita en la maron kaj kolektis el cxiu speco, 48 kaj kiun, kiam gxi plenigxis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidigxinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili jxetis eksteren. 49 Tiel estos en la fino de la mondagxo:la angxeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.