24 Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo; 25 sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris. 26 Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaux la lolo. 27 Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li:Sinjoro, cxu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon? 28 Kaj li diris al ili:Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li:CXu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu gxin? 29 Sed li diris:Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon. 30 Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj:Kolektu unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.