The Sign of Jonah

Matthew 12

38 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi. 39 Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo de la profeto Jona; 40 cxar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero. 41 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie. 42 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

Next Book Next Book