Jesus Sends Out the Twelve Apostles

Matthew 10

5 CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj; 6 sed iru prefere al la perditaj sxafoj de la domo de Izrael. 7 Kaj dum vi iros, prediku, dirante:La regno de la cxielo alproksimigxis. 8 Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu. 9 Ne provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn, 10 nek saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon; cxar la laboranto meritas sian nutrajxon. 11 Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros. 12 Kaj venante en la domon, salutu gxin. 13 Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi. 14 Kaj se iu ne akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. 15 Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.

Next Book Next Book