A Question About Fasting

Matthew 9

14 Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas? 15 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos. 16 Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas. 17 Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.

Next Book Next Book