The Glory of the Lord

Exodus 40

34 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 35 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 36 Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn. 37 Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo. 38 CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.

Next Book Next Book