Love Your Enemies

Matthew 5

43 Vi auxdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; 44 sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; 45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. 46 CXar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj? 47 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj? 48 Estu do perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.

Next Book Next Book