Materials for the Tabernacle

Exodus 38

21 Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laux la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 22 Kaj Becalel, filo de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; 23 kaj kun li Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj sur bisino.

24 La tuta oro, kiu estis uzita por cxiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naux kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laux la mezuro de la sankta siklo. 25 Kaj la argxento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laux la sankta siklo: 26 po unu bek�o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. 27 Cent kikaroj da argxento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo. 28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili. 29 Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj. 30 Kaj li faris el gxi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la altaro, 31 kaj la bazojn de la korto cxirkauxe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj cxiujn najlojn de la tabernaklo kaj cxiujn najlojn de la korto cxirkauxe.

Next Book Next Book