The Book of Remembrance

Malachi 3

16 Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke:La Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas skribata antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon. 17 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li. 18 Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.

Next Book Next Book