The Coming King of Zion

Zechariah 9

9 GXoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino. 10 CXar Mi ekstermos cxarojn cxe Efraim kaj cxevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro gxis maro, de la Rivero gxis la finoj de la tero. 11 Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo. 12 Reiru al la fortikajxo, vi, ligitaj de espero! cxar hodiaux Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble. 13 Mi strecxos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraux viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo.

Next Book Next Book