Making the Altar of Incense

Exodus 37

25 Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; kvarangula gxi estis; du ulnoj estis gxia alto; el gxi elstaris gxiaj kornoj. 26 Kaj li tegis gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn muretojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 27 Kaj du orajn ringojn li faris al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu gxin. 28 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.

29 Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laux la arto de sxmirajxisto.

Next Book Next Book