Terah's Descendants

Genesis 11

27 Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot. 28 Kaj Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en Ur la HXaldea. 29 Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. 30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.

31 Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie. 32 Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en HXaran.

Next Book Next Book