1 Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto! 2 GXi ne auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas.
3 GXiaj eminentuloj meze de gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno. 4 GXiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; gxiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon. 5 La Eternulo estas justulo meze de gxi, Li ne faras maljustajxon; cxiumatene Li montras Siajn legxojn, ne cxesas; sed la malpiulo ne konas honton.
6 Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie trovigxas jam neniu homo, neniu logxanto. 7 Mi diris al gxi:Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita gxia logxejo, kiom ajn Mi punus gxin; sed ili rapidis malbonigi cxiujn siajn agojn.
8 Tial atendu Min, diras la Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.