Habakkuk's Second Complaint

Habakkuk 1

12 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni. 13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li? 14 Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel rampajxoj, kiuj ne havas reganton? 15 CXiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas. 16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo. 17 CXu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?

Habakkuk 2

1 Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riprocxo kontraux mi.

Next Book Next Book