Making the Ark

Exodus 37

1 Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 2 Kaj li tegis gxin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 3 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko. 4 Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 5 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston. 6 Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo. 7 Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato: 8 unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj. 9 Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

Next Book Next Book