Edom's Violence Against Jacob

Obadiah 1

10 Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por cxiam. 11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili. 12 Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero. 13 Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo. 14 Vi devus ne stari cxe la vojdisigxo, por ekstermi iliajn forsavigxintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfelicxo.

Next Book Next Book