The Coming Day of Bitter Mourning

Amos 8

1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.

2 Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin. 3 La kantoj de la palaco farigxos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur cxiu loko oni jxetos ilin silente.

4 Auxskultu cxi tion, vi, kiuj penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero, 5 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo; 6 ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.

7 La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos cxiujn iliajn farojn. 8 CXu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros cxiuj gxiaj logxantoj? GXi tuta ekskuigxos kiel lago, gxi levigxos kaj mallevigxos kiel la Rivero de Egiptujo.

9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago. 10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.

11 Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por auxskultado de la vortoj de la Eternulo. 12 Kaj ili vagados de maro gxis maro, kaj de nordo gxis oriento ili migrados, por sercxi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.

13 En tiu tago senfortigxos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj, 14 kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-SXeba! ili falos, kaj ne plu relevigxos.

Next Book Next Book