Let Justice Roll Down

Amos 5

18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma. 19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento. 20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.

21 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj. 22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas. 23 Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas auxskulti. 24 Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.

25 CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael? 26 Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi. 27 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

Next Book Next Book