An Invasion of Locusts

Joel 1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.

2 Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj logxantoj de la lando! CXu estis cxi tio en via tempo, aux en la tempo de viaj patroj? 3 Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.

4 Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj.

5 Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo. 6 CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas. 7 GXi dezertigis mian vinberujon, cxirkauxsxiris mian figarbon, tute sensxeligis gxin kaj forjxetis; blankigxis gxiaj brancxoj.

8 GXemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakajxon pro sia fiancxo. 9 For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo. 10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.

11 Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo. 12 Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj.

Next Book Next Book