Gabriel Brings an Answer

Daniel 9

20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio; 21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero; 22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon. 23 CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

Next Book Next Book