Daniel's Vision Interpreted

Daniel 7

15 CXe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min. 16 Mi aliris al unu el la antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritajxo. 17 Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formigxos sur la tero. 18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.

19 Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj; 20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj. 21 Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin, 22 gxis venis la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.

23 Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin. 24 La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn. 25 Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo. 26 Poste aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermigxo. 27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

28 CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.

Next Book Next Book