9 Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro. 10 Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.
11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli. 12 Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo.