Daniel Interprets the Second Dream

Daniel 4

19 Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar, en la dauxro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malgxojigis. La regxo ekparolis, kaj diris:Ho Beltsxacar, ne embarasu vin la songxo kaj gxia signifo. Beltsxacar respondis kaj diris:Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu songxo, kaj por viaj malamantoj estu gxia signifo. 20 La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj estis videbla sur la tuta tero, 21 kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj mangxajxo por cxiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies brancxoj sidis birdoj de la cxielo- 22 tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la randoj de la tero. 23 Kaj ke la regxo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris:Dehaku la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj- 24 jen estas la signifo de tio, ho regxo:tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la regxon. 25 Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas. 26 Kaj ke estas ordonite restigi la cxefan radikon de la arbo-tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la cxielo. 27 Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon:liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos longedauxra.

Next Book Next Book