1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, profetu pri la pasxtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la pasxtistoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn devas pasxti la pasxtistoj? 3 La grasajxon vi mangxas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan sxafon vi bucxas; sed la sxafojn vi ne pasxtas. 4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandagxas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne sercxas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. 5 Kaj ili diskuris, cxar ili ne havas pasxtiston; kaj ili farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. 6 Erarvagas Miaj sxafoj sur cxiuj montoj kaj sur cxiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj sxafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin sercxas.
7 Tial, ho pasxtistoj, auxskultu la vorton de la Eternulo: 8 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo:pro tio, ke Miaj sxafoj farigxis rabatajxo, kaj pro foresto de pasxtisto Miaj sxafoj farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj pasxistoj ne sercxis Miajn sxafojn, kaj la pasxtistoj pasxtis sin mem, sed Miajn sxafojn ili ne pasxtis - 9 pro tio, ho pasxtistoj, auxskultu la vorton de la Eternulo: 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux la pasxtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn sxafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la pasxtadon de sxafoj, kaj la pasxtistoj jam ne plu pasxtos sin mem, kaj Mi savos Miajn sxafojn el ilia busxo, por ke ili ne plu estu mangxajxo por ili.