The Sabbath

Exodus 31

12 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 13 Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas. 14 Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo. 15 Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita. 16 Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo. 17 Inter Mi kaj la Izraelidoj gxi estu signo por cxiam; cxar dum ses tagoj la Eternulo faris la cxielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li cxesis kaj ripozis.

18 Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

Next Book Next Book