Jerusalem Will Not Be Spared

Ezekiel 14

12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraux Mi, forte kulpigxante antaux Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur gxin, kaj rompos al gxi la panan apogon, venigos sur gxin malsaton, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn. 14 Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Se Mi venigus en la landon sovagxajn bestojn, por gxin senhomigi, por ke gxi farigxu dezerta kaj neniu povu iri tra gxi pro la bestoj- 16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus, sed la lando farigxus dezerta.

17 Aux se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus:Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en gxi homojn kaj brutojn- 18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus.

19 Aux se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elversxus sur gxin Mian koleron en sango, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn, 20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

21 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ecx se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn- 22 tamen restos en gxi restajxo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi venigis sur gxin. 23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris cxion, kion Mi faris kontraux gxi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Next Book Next Book