Judgment on Damascus

Jeremiah 49

23 Pri Damasko:Hontigitaj estas HXamat kaj Arpad, cxar, auxdinte malbonan sciigon, ili senkuragxigxis; cxe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviligxi. 24 Damasko senkuragxigxis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis gxin, doloro kaj turmentoj gxin kaptis, kiel naskantinon. 25 Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo? 26 Tial gxiaj junuloj falos sur gxiaj stratoj, kaj cxiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot. 27 Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj gxi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.

Next Book Next Book