Jeremiah Rescued from the Cistern

Jeremiah 38

7 Kaj Ebed-Melehx, Etiopo, euxnuko, kiu estis en la domo de la regxo, auxdis, ke oni jxetis Jeremian en la kavon; la regxo tiam sidis cxe la Pordejo de Benjamen. 8 Tiam Ebed-Melehx eliris el la domo de la regxo, kaj ekparolis al la regxo, dirante: 9 Mia sinjoro, ho regxo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili jxetis lin en la kavon:li mortos tie de malsato, cxar jam en ekzistas pano en la urbo. 10 Tiam la regxo ordonis al la Etiopo Ebed-Melehx, dirante:Prenu kun vi de cxi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaux ol li mortos. 11 Kaj Ebed-Melehx prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la regxo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn cxifonojn kaj mallevis ilin per sxnuroj al Jeremia en la kavon. 12 Kaj la Etiopo Ebed-Melehx diris al Jeremia:Metu la eluzitajn cxifonojn sub viajn akselojn sub la sxnurojn; kaj Jeremia tiel faris. 13 Kaj oni ektiris Jeremian per la sxnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

Next Book Next Book