The Bronze Altar

Exodus 27

1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj. 2 Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro. 3 Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro. 4 Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj. 5 Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro. 6 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro. 7 Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos. 8 Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

Next Book Next Book