Sin and Treachery

Jeremiah 8

4 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:CXu se oni falis, oni ne levigxas? cxu se oni devojigxis, oni ne volas reveni? 5 Kial do cxi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malverajxo kaj ne volas sin konverti. 6 Mi atentis kaj auxskultis, sed ili parolas nenion gxustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante:Kion mi faris? CXiu fordonis sin al sia kurado, kiel cxevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon. 7 Ecx cikonio sub la cxielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la legxon de la Eternulo.

8 Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj. 9 Per honto kovris sin la sagxuloj, konfuzigxis kaj implikigxis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do sagxecon ili havas? 10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon. 11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato. 12 CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo. 13 Mi plene sxirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbrancxo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.

14 Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo. 15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed jen estas teruro.

16 El la regiono de Dan oni auxdas spiregadon de iliaj cxevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj cxevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formangxos la teron, kaj tion, kio estas sur gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn. 17 CXar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorcxligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.

Next Book Next Book