The Lord Proclaims Judgment

Jeremiah 5

14 Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot:Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian busxon kiel fajron, kaj cxi tiu popolo estos kiel ligno, kiun gxi konsumos. 15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas. 16 GXia sagujo estas kiel malfermita tombo; cxiuj ili estas herooj. 17 GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.

18 Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute. 19 Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.

20 Anoncu tion en la domo de Jakob kaj auxdigu en Judujo, dirante: 21 Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas. 22 CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi. 23 Sed cxi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris. 24 Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto. 25 Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon. 26 CXar inter Mia popolo trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn. 27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj. 28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras. 29 CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?

30 Io konsterna kaj terura farigxis en la lando: 31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Next Book Next Book