Contributions for the Sanctuary

Exodus 25

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi. 3 Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro, 4 kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano, 5 kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno, 6 oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 7 sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo. 8 Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili. 9 Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

Next Book Next Book