9 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj. 10 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas? 11 CXiuj partoprenintoj estos hontigataj, cxar la majstroj estas ja el homoj; ili cxiuj kolektigxu kaj starigxu, ili ektimos, kaj cxiuj kune estos hontigataj.
12 Unu trancxas la feron per cxizilo, laboras per karboj, formas gxin per marteloj, kaj prilaboras gxin per la forto de sia brako; li ecx malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj lacigxas. 13 Alia hakas lignon, mezuras gxin per sxnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, cxirkauxsignas per cirkelo, kaj faras el gxi bildon de homo, de bela homo, por ke gxi logxu en la domo. 14 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas. 15 Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaux faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorklinigxas antaux gxi, li faras el gxi idolon kaj adoras gxin. 16 Parton el gxi li forbruligas en fajro, super parto li mangxas viandon, rostas rostajxon, kaj satigxas; li ankaux varmigas sin, kaj diras:Ha, ha, farigxis al mi varme, mi eksentis fajron! 17 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio.
18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?