Sing to the Lord a New Song

Isaiah 42

10 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj. 11 Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku. 12 Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj. 13 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj auxdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.

14 Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos cxion. 15 Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdajxon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos. 16 Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos. 17 Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.

Next Book Next Book