21 Prezentu vian jugxaferon, diras la Eternulo; antauxmetu viajn argumentojn, diras la Regxo de Jakob. 22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio farigxos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aux sciigu al ni tion, kio estos. 23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune. 24 Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi.
25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la levigxejo de la suno li proklamas Mian nomon; li pasxas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon. 26 Kiu tion diris antauxe, por ke ni sciu? kaj antauxlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu auxdis viajn vortojn. 27 Mi la unua diris al Cion:Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton. 28 Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu. 29 Jen ili cxiuj estas vantajxo, neniajxo estas ilia faro, vento kaj senenhavajxo estas iliaj fanditaj idoloj.