Woe to Those Who Go Down to Egypt

Isaiah 31

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.

4 CXar tiele diris al mi la Eternulo:Kiel leono aux leonido blekegas super sia rabajxo, kaj, se ecx oni kunevokus kontraux gxin multon da pasxtistoj, gxi ne timas ilian vocxon kaj ne humiligxas antaux ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro gxia altajxo. 5 Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos.

6 Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. 7 CXar en tiu tago cxiu forjxetos siajn idolojn argxentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko.

8 Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj farigxos tributo. 9 Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaux standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

Next Book Next Book