Fallen, Fallen Is Babylon

Isaiah 21

1 Profetajxo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura. 2 Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis. 3 Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis. 4 Konsternigxas mia koro, teruro min frapis; la cxarma nokto farigxis por mi teruro. 5 Preparu tablon, starigu gardostarantojn, mangxu, trinku. Levigxu, princoj, sxmiru la sxildon. 6 CXar tiele diris al mi mia Sinjoro:Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru. 7 Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li auxskultis atente, kun granda atento. 8 Kaj li ekkriis kiel leono:Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn; 9 kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron. 10 Mia drasxajxo, kaj filo de mia garbejo! kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.

11 Profetajxo pri Duma: Oni krias al mi el Seir:Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas? 12 La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

13 Profetajxo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj! 14 Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, logxantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton; 15 cxar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko strecxita, kaj de kruela batalo.

16 CXar tiele diris al mi la Sinjoro:Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar; 17 kaj la restajxo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.

Next Book Next Book