Laws About Altars

Exodus 20

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo. 23 Ne faru antaux Mi diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi. 24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin. 25 Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos. 26 Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.

Next Book Next Book