8 Nia fratino ankoraux estas malgranda, Kaj mamojn sxi ankoraux ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos sxin? 9 Se sxi estos muro, ni konstruos sur sxi argxentan palacon; Kaj se sxi estos pordo, ni cxirkauxbaros sxin per traboj el cedro.
10 Mi estas muro, kaj miaj mamoj kiel turoj; Mi jam estis al li kiel iu, kiu trovis favoron.
11 Salomono posedis vinbergxardenon en Baal-Hamon; Li luigis la vinbergxardenon al gardistoj; CXiu devas alporti milon da argxentaj moneroj pro gxiaj fruktoj. 12 Mia propra vinbergxardeno estas antaux mi. La milon al vi, ho Salomono, Kaj ducent al la gardistoj de gxiaj fruktoj.
13 Ho vi, logxantino de la gxardenoj, La kamaradoj volas auxskulti vian vocxon; Al mi gxin auxdigu.
14 Forkuru, ho mia amato, Kaj similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.