The Bride Praises Her Beloved

Song of Solomon 5

10 Mia amato estas blanka kaj rugxa, Distinginda inter dekmilo. 11 Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo; 12 Liaj okuloj estas kiel kolomboj cxe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj; 13 Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromajxoj, kiel kesto de sxmirajxisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon; 14 Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj; 15 Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj; 16 Lia palato estas dolcxajxoj; lia tutajxo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.

Song of Solomon 6

1 Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturnigxis via amato, Por ke ni lin sercxu kun vi?

Next Book Next Book