Solomon and His Bride Delight in Each Other

Song of Solomon 1

8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.

9 Al la cxevalino en la cxaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino. 10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la lacxoj de perloj.

11 Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun argxentaj enkrustajxoj.

12 Dum la regxo sidas cxe la festotablo, Mia nardo bonodoras. 13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato. 14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinbergxardenoj de En-Gedi.

15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel cxe kolomboj.

16 Ho, vi estas bela, mia amato, kaj cxarma; Nia lito estas kiel fresxaj herboj; 17 La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj cxevronoj estas abiaj.

Song of Solomon 2

1 Mi estas la lilio de SXaron, La rozo de la valoj.

2 Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.

3 Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidigxis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato. 4 Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo. 5 Plifortigu min per vinberkuko, Refresxigu min per pomsuko; CXar mi estas malsana de amo. 6 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra cxirkauxprenu min. 7 Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.

Next Book Next Book